debian-esperanto
Verŝajne la listo debian-esperanto estas bona loko por diskuti pri
Esperanto kaj Linukso ĝenerale: http://www.rano.org/debesp.html
Kelkaj projektoj:
Mi jam unikodigis kaj esperantigis la poŝtilon Mutt:
www.rano.org/mutt-monato.html
Oni esperantigas la TTT-legilon Mozilla: www.rano.org/mozilla.org
Mi laboras nun iomete pri internaciigo de la instalilo de Debian; ĝi
estas jam plejparte esperantigita, sed la esperanta versio funkcias
per iso-8859-3, la japana versio funkcias per japana signaro, kaj ĉio
estas multe tro komplika. Mi havas belajn planojn ...
La tradukprojekto de GNU: www.rano.org/eoprog.html
AbiWord ankoraŭ ne funkcias unikode, sed jen interesa projekto por iu,
kiu scias pri tiparoj kaj grafikaj fasadoj aŭ volas lerni:
www.abisource.com
Edmundo
Reply to: