boot-floppies
Mi denove kreis esperantigitajn startdisketojn (resc1440.bin kaj
root1440.bin). Se iu volus provi ilin, mi volonte metus ilin en mian
TTT-ejon.
Ŝajne la pako "boot-floppies" estas pli facile uzebla nun ol ĉe la
apero de slink. Preskaŭ sufiĉas sekvi la instrukcion en
/usr/src/boot-floppies/README! (Temas pri la instrukcio por mem fari
la startdisketojn, kompreneble, kaj ne la instrukcion por uzi ilin.)
Esperanto-tradukoj troviĝas en la distribuota pako, sed mi havas pli
aktualan version. La manlibro ne estas esperantigita.
Cetere, mi kreis TTT-paĝon kun indekso pri esperantaj, esperantigitaj
kaj esperantigataj komputilaj programoj:
http://www.rano.org/eoprog.html
Edmundo
Reply to: