[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: [legio-linuksa] Ni reorganizig'u por akiri ankorau' pli grandajn venkojn



Saluton!

Je la 15-a de Mar 2000, Renato Corsetti skribis:

> karaj legianoj,
> 
> mi komencas suspekti ke nia legio estis atakita de barbaroj
> kaj komplete masakrita.

Mi tute ne komprenas pri kio vi parolas. Bv. klarigi.

> bonvolu respondi al la c'i-suba mesag'o.

Sen citi la mesagxon, mi volas demandi vin,
cxu vi jam kontaktis la homojn kiuj esperantigadas
la Linuksan distribuajxon debian.
 
Cetere, mi ne komprenas klare la celojn
menciitajn sub 'Projekto B@belo'.
Mi ne scias kio estu 'suda mondo',
sed da komputilaj iloj por perfekte skribi
en lingvo enhavanta ne-ASCII-ajn signojn
(ecx en diversaj samdokumente)
ekzistas ja nenombreblaj por multaj
sistemoj, inkluzive Linukso.

debian-listanoj korektu min se mi eraras.

	Lars, kun rektanguligxantaj okuloj

> > ***************************************
> > 
> > Projekto "B@belo"
> > 
> > Sekve de ideo lanc'ita de Unesko formig'is grupeto da esperantistoj,
> > kiuj
> > celas krei programon bazitan sur Linukso 
> > kaj Unikodo, kiu ebligu al homoj (c'efe en la suda mondo) 
> > skribi sen problemoj pri supersignoj en sia lingvo kaj en Esperanto.
> > 
> > La fina versio de la programo estos disvastigata senpage
> > (au' kontrau' la kostoj de la disketoj kaj de la sendado).
> > 
> > G'i kaj helpos neesperantistojn kaj esperantistojn kaj estos
> > per si mem informilo pri Esperanto. 
> > 
> > Por alig'i al la grupo sendu malplenan mesag'on al:
> > <legio-linuksa-subscribe@egroups.com>.
> > 
> > En c'i tiu momento la grupo serc'as esperantiston vere 
> > spertan pri Linukso, kiu pretas konsili kiel antau'eniri.
> > 
> > Ni ne serc'as diskutantojn sed farantojn.
> > 
> > "Legio Linuksa" 

-- 
Lars S"oz"uer    |oficejo:DESY HERA-B konstr.61 cxmb.116
Max-Zelck-Str. 11|        Notkestr. 85
D-22459 Hamburg  |        D-22603 Hamburg
Germanujo        |        +49-40-8998-4849
+49-40-58917303  |             Fakso -4018
ret-posxto: soezueer@mail.desy.de
TTT-ejo: http://www.desy.de/~soezueer/index_eo.html
En la VEKejo: Sencay (prononcata Sxengxaj)
ICQ#50186069


Reply to: