[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Nova listano!



Je la 18-a de Jan 2000, Edmund GRIMLEY EVANS skribis:

> Lars Soezueer <soezueer@mail.desy.de>:
> > Mi jxus volas instali debian-Linukson
> > (GNU/Linux 2.1 de April 1999)
> > sur mian laborejan komputilon
> Rakontu, se okazas problemoj ...

Jam dekomence ne funkcias:
Mi havas kvin KD-ojn, la unua 'bootable'.
Post la konvenaj aljustigoj en BIOS kaj
SCSI, cxe starto de la masxino la SCSI-adaptilo
rekonas unue la KD-legilon kaj ke gxi enhavas
'bootable' KD-on.
Post elekto de la sola elekteblo '0. DEFAULT ENTRY',
gxi diras 'Your CD-ROM drive is inserted as dirve a:'
ktp., rekonas la malplenan diskon, kaj eklegas la KD-on.
Tio produktas strangan mallongan sonon en la legilo,
kaj kun la mesagxo 'Boot failed' cxio haltas.

La samo okazas cxe 'bootable' KD de S.u.S.E.,
do mi supozas ke la problemo kusxas cxe la
legilo.

Mi ne scias kion mi povus nun fari.

        Lars

-- 
Lars S"oz"uer    |oficejo:DESY HERA-B konstr.61 cxmb.116
Max-Zelck-Str. 11|        Notkestr. 85
D-22459 Hamburg  |        D-22603 Hamburg
Germanujo        |        +49-40-8998-4849
+49-40-58917303  |             Fakso -4018
ret-posxto: soezueer@mail.desy.de
TTT-ejo: http://www.desy.de/~soezueer/index_eo.html
En la VEKejo: Sencay (prononcata Sxengxaj)
ICQ#50186069


Reply to: