[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Nova listano!



Saluton!

Mi jxus volas instali debian-Linukson
(GNU/Linux 2.1 de April 1999)
sur mian laborejan komputilon
(120MHz Pentium, 96MB EDO RAM,
malplena 9GB malmoldisko, CD-ROM-legilo,
3,5" diskingo).
Mi trovis cxi liston nur per la pagxo
http://www.rano.demon.co.uk/debesp.html
de Edmundo.
Kial gxi ne menciigxas en la oficialaj pagxoj
de debian kaj ankaux ne arhxivigxas tie?

Pri mi:
32-jara fizikisto jxus eklaborinta
cxe la esplorejego DESY.
Gxis nun laboris en pluraj lokoj
per Linuksoj de S.u.S.E.
Do mi konsideras min uzanto,
sed ne spertulo pri komputiloj.
Cxar la gxisnuna sola 2GBa disko
en la laboreja komputilo rompigxis,
mi volas provi debian-on kaj eble
ekscii cxi liste pri adaptigo
de gxi al nia lingvo.

Scivoleme

	Lars

-- 
Lars S"oz"uer    |oficejo:DESY HERA-B konstr.61 cxmb.116
Max-Zelck-Str. 11|        Notkestr. 85
D-22459 Hamburg  |        D-22603 Hamburg
Germanujo        |        +49-40-8998-4849
+49-40-58917303  |             Fakso -4018
ret-posxto: soezueer@mail.desy.de
TTT-ejo: http://www.desy.de/~soezueer/index_eo.html
En la VEKejo: Sencay (prononcata Sxengxaj)
ICQ#50186069


Reply to: