[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

unikodigo de mutt



Mi ne nur esperantigis la po^stilon mutt; mi anka^u unikodigis ^gin,
tio estas, mi plibonigis ^gian traktadon de UTF-8, por ke ^gi funkciu
en UTF-8-a xterm. Do oni povas vidi amason da diversaj signoj samtempe
en unu mesa^go.

Mi metis anglalingvajn klarigojn ^ce
http://www.rano.demon.co.uk/mutt.html

^Cu iu bonvolos provi, ^cu la afero funkcias anka^u por aliaj homoj
krom mi?

Se vi volas samtempe ekuzi la esperantan tradukon, prenu anka^u la
dosieron http://www.rano.demon.co.uk/mutt/eo.po, metu ^gin kun la
aliaj .po-dosiero kaj aldonu "eo" al la listo en configure.in. (Se vi
ne havas ta^ugan ilaron - autoconf/automake - aldonu al la Makefile-oj
anstata^ue.)

Amuzi^gu!

Edmundo


Reply to: