[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

lynx



Saluton,

Mi malkovris ke estas ege facile ete adapti la dosieron
src/chrtrans/def7_uni.tbl de lynx. Post rekompilado gxi tiam auxtomate povas
traduki latin-3-ajn aux unikodajn pagxojn al iksa reprezento (utila se oni
estas je alia komputilo ol sia propra). En la nun oficiala versio gxi auxtomate
tradukas al sensupersignajxoj. 

Do, cxu iu scias cxu estas lingvoj por kiuj traduki c kun cirkumfleko aux g kun
cirkumfleko ktp al cx, gx (aux eble pli bone al ch, gh) estus io stulta por fari?
Se ne, tiam mi proponos tiun cxi sxangxeton al la prizorgantoj de lynx, por ke gxi
farigxu parto de la vera lynx, kaj ne nur restus en mia komputilo.

Amike,
 Michiel

PS Se iu interesigxas tiam mi kompreneble volonte sendas la koncernajn dosierojn.  

-- 
% Michiel Meeuwissen 
% mihxil@esperanto.nu
% http://pagina.de/mihxil


Reply to: