[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

po^stiloj



^Gis nun mia ^cefa po^stilo estis rmail en Emakso, kiun mi ^satas pro
tio, ke mi povas sendi mesa^gon sen foriri de mia ^cefa fenestro kaj
kutima redaktilo. Beda^urinde la baza rmail scias nek pri MIME nek
kiel ordigi mesa^gojn, do ^gi ne estas tre luksa po^stilo. (Ekzistas
aldona^jo por MIME, sed mi devis korekti iun cimon en ^gi, se mi
^guste memoras, kaj mi havas la impreson, ke ne plu estas granda
komunumo de rmail-uzantoj por varti la programon.)

Kelkfoje mi uzas Netscape kiel po^stilon, kiam mi volas legi po^ston
per POP3, ekzemple ^ce fora loko. ^Gi estas malrapida, kompreneble,
kaj ^gi ne havas bonajn ser^cilojn, la^u mia memoro.

Hodia^u mi provis mutt. ^Gi estis pla^ce rapida, kaj interesas min la
eblo uzi PGP. Kun mutt oni nomas sian propran redaktilon, do supozeble
oni povas iel elekti Emakson kun klavo difino por pli rapide eliri.
(Alie necesas C-c C-x y, mi pensas, kio estas tro da klavoj, la^u mi.)

^Cu iu, kiu spertas pri pluraj po^stiloj, povas kontribui siajn
spertojn ^ci tie?

Debian emas doni al siaj uzantoj grandan elekton el pakoj, sen fari
fortajn rekomendojn, do kelkfoje necesas interkonsili^gi por scii,
kiun programon uzi ...

Edmundo


(Ekstertema^jo: ^Cu hazarde iu leganto estas spertegulo pri la
programebla interrompregilo 8259? Ial mi atingas la eraron "irq
ankora^u aktiva" en la sekva parto de linux/arch/l4-i386/kernel/irq.c,
kiam estas multe da trafiko per la retkarto ...

      outb(inb(0x21) | mask, 0x21);	/* block the irq */
      outb(0x20, 0x20);	/* acknowledge the irq */

outb(0x0B, 0x20);
if (inb(0x20) & mask)
  enter_kdebug("irq still active");

)


Reply to: