[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

boot-floppies



Saluton, se oni ne jam nuligis ^ci tiun dissendoliston!

Debian 2.1 estas lan^cita, kiel oni certe jam rimarkis. ^Gi liveri^gas
por kvar diversaj arkitekturoj, do superas RedHat en tiu rilato. Mi
jam akiris la KD-ojn por x86, kaj esperas balda^u ricevi la KD-ojn por
SPARC, ^car mi feli^cas havi SPARCstation 2 ^ci tie sur la planko.
(Mia fian^cino malpli feli^cas; mi ne rajtas meti ^gin sur ^sia tablo,
^car la ekrano ^sajnas tro peza!)

Nu, Debian 2.1 liveri^gas kun almena^u unu esperantigita pako, nome
boot-floppies. Se iu volas krei startdisketojn en Esperanto, bonvolu
noti, ke la esperantigoj en boot-floppies_2.1.8.deb ne estas plene
aktualigitaj, sed oni povas ricevi de mi fliketon, kiu iros anka^u en
boot-floppies_2.1.9.

Lastatempe mi tro okupi^gis pri SPARC kaj pri Hurdo, la mikrokerno L4
kaj aliaj ekzotika^joj por esperantigi debiana^joj, sed mi esperas, ke
mi balda^u povos kontribui ion. Tre multaj pakoj de Debian estas
internaciigitaj, kaj aperas kompletaj tradukoj de Debian en pluraj
lingvoj.

Edmundo


Reply to: