[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

esperantigo de boot-floppies



Se vi volas ludi per esperantigitaj instaldisketoj, mi ^jus kreis du
disketobildojn, kiujn mi povas sendi al interesatoj retpo^ste (a^u ni
povus interkonsenti pri FTP-ejo): resc1440.bin kaj drv1440.bin. Amba^u
ampleksas 1440 kB kaj estas por i386.

Ili estas kreitaj per boot-floppies_2.1.6 kaj la pakoj el Debian 2.1.
Kvankam boot-floppies_2.1.6 jam enhavas miajn esperantigojn, tie ili
estas iom malaktualaj, do mi aldonis pli kompletajn kaj aktualajn
esperantigojn. Krome mi aldonis klarigon, kiel mi kreis la disketojn,
kaj cetere mi metis flikitan version de depmod, kiu bezonas malpli da
memoro ol la normala depmod: kun la fliko eblas instali kun 8 MB da
memoro kaj sen permutodivida^jo, kio anta^ue ne eblis.

Se vi estas kompetenta pri cfdisk (kaj beda^urinde ^guste tiu parto
ankora^u ne estas esperantigita) vi povas provinstali la kernon kaj la
modulojn en vian permutodivida^jon. Se vi estas malkompetenta, prefere
ludu kun komputilo, kies disko ne havas gravajn datenojn, a^u faru
kompletan savkopion anta^ue. Tamen la instalilo avertas kaj petas
permeson anta^u ol rekrei dosiersistemojn, ktp, do ne necesas esti tro
timema.

Cetere, mi rimarkis, ke oni anta^u nelonge anoncis Debian-pakojn de la
nova eldono de KDE. Ili estas akireblaj de www.kde.org kaj supozeble
enhavas la esperantigojn de Volframo.

ENKETO: Se vi uzas KDE a^u GNOME, bonvolu sendi al mi privatan
retmesa^gon kaj diru, kiun vi uzas, kaj kion vi pensas pri ^gi (a^u
pri amba^u). Mi resumos al la listo.

Edmundo


Reply to: