CapsLock
Jen kio staras inter ni kaj la Fina Venko de Unikodo.
Kun mia plej aktuala kernofliko eblas por la konzolo difini klavaron
unikode kaj apliki ^gin kaj unikode kaj 8-bite:
$ consolechars -f LatArCyrHeb-16.psf # elekti 512-tipan tiparon
Reading SFM from font file.
Trying KDFONTOP.
$ unicode_start # elekti Unikodon (UTF-8)
$ loadkeys -
Loading <stdin>
AltGr keycode 46 = U+0109 # ^c
AltGr Shift keycode 46 = U+0108 # ^C - oni farus aliajn simile
AltGr Shift keycode 100 = AltGr # \
AltGr Shift keycode 42 = Shift # necesas pro te^hnikaj kialoj
AltGr Shift keycode 54 = Shift # /
$ cat > /tmp/1 # jen mi tajpas ^c^C per AltGr:
** # (aspektas ^guste surekrane)
$ unicode_stop # malelekti Unikodon
$ consolechars -m iso03 # elekti Latin-3 anstata^u -1
$ cat > /tmp/2 # jen mi tajpas ^c^C denove:
** # (ankora^u aspektas ^guste)
$ od -An -tx1 /tmp/1 # la unua dosiero estas unikoda:
c4 89 c4 88 0a
$ od -An -tx1 /tmp/2 # kaj la dua estas Latin-3-e:
e6 c6 0a
Eblas anka^u kopii per la muso, unikode kaj 8-bite.
Beda^urinde CapsLock funkcias per ruza truko, kaj oni aldonis Unikodon
al la klavaro per alia ruza truko, kiu estas malkongrua. Do la kutima
me^hanismo por CapsLock ne funkcias kun klavoj difinitaj unikode.
Eblas funckiigi klavaron kun CapsLock per tuta alia me^hanismo, per la
sama me^hanismo, per kiu iuj rusaj klavaroj ^salti^gas inter latina
kaj cirila re^gimoj per la dekstra Ctrl, sed tiam la lumeto sur la
klavaro ne plu indikas la staton de CapsLock.
Ver^sajne la granda publiko ne akceptos Unikodon sen funkcianta
CapsLock-lumeto, do mi planas novan, e^c pli ambician kernoflikon, kiu
revizios datenstrukturojn kaj aldonos e^c novajn ioctl-ojn ...
Se neniu povos elpensi ruzan trukon por unuigi la anta^uajn ruzajn
trukojn ...
/usr/src/linux/drivers/char/keyboard.c jam estas plenkreskinta
^gangalo.
Edmundo
PS: Lynx bele funkcias en unikoda konzolo, sed oni bezonas anka^u
redaktilon, kiu funkcias unikode. ^Cu iu konas tian?
Reply to:
- Follow-Ups:
- Re: CapsLock
- From: Duncan C THOMSON <duncan@sciuro.demon.co.uk>