Re: xvidtune, NE2000
On Tue, 3 Nov 1998 joostje@debian.org wrote:
> > Tamen la bildo obstine restas
> > pli lar^ga ol la ekrano, devigante min rulumi ^gin dekstren kaj
> > maldekstren per la regiloj sur la ekrano, kio ne estas ergonomie pinta.
>
> Cxu vi jam provis sxangxi la komplikajn liniojn en XF86Config?
> Ekzistas ege bona programo, kies nomon mi forgesis, per kiu oni
...
> mi pensas ke la nomo aspektas kiel `xvidtune', sed mi tute ne certas.
Jes, vi bone memoras. La nomo de la programo estas xvidtune. Sed mi
pensas, ke cxi tie temas pri alia afero. Vi povas uzi virtualan ekranon,
tiam vi devas dekstren kaj maldekstren rulumi. Do, vi havas ekzemple
virtualan ekranon kun 1024x768, sed via normala ekrano estas 800x600.
En la fama XF86Config estas la sekvaj linioj:
Section "Screen"
Driver "accel"
Device "My Video Card"
Monitor "My Monitor"
Subsection "Display"
Depth 8
Modes "800x600" "640x480"
ViewPort 0 0
Virtual 1024 768
EndSubsection
EndSection
Cxi tie via virtuala ekrano estas 1024x768, sed la normala estas aux
800x600 aux 640x480.
Bonvolu kontroli.
Se ne solvigxos via problemo, do tiam mi proponas xvidtune.
@tti
Reply to: