[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Problemoj kun esperantaj literoj



Je Ĵaŭdo 04 Aŭgusto 2005 23:02, "Antonio M. Sánchez Pérez" skribis:
> Saluton. Mi havas problemojn kaj en Debiano kaj en Ubuntu (mi uzas
> ambaú) kun la modifo de karakteroj por uzado de esperantaj literoj. Mi
> kopiis la dosieron .Xmodmap el diskareo kie mi havas Mandrake (kie la
> signoj funkcias bone) kaj faras la shanghon per la komando xmodmap, sed
> tiam, kiam mi klakas alt gr + (ekz) c, aperas blanka spaco. Tio okazas
> en aplikajhoj KDE, en Open Office, Thunderbird kaj en firefox -kiam mi
> metas tekston en la serchilon Google-.
> Mia sistemo estas agordita por uzi unikodon (UTF-8).
> En mandrako tio chiam funkciis bone, sed nune en debiano kaj ubuntu, ne.
> Kie povas trovighi la problemo?

- Nu, al tiu preciza problemo kun alt gr mi ne povas konsili.
Sed kial vi uzas tiun malkomfortan metodon?
Ebligas ja uzi la senpasxan ^. Se via klavaro havas gxin (en multaj klavaroj 
gxi estas la unua klavo alte maldekstre de la klavaro), vi bezonas nur 
sxangxi la cirkumfleksojn super la u al ŭ.

Se vi ne disponas pri klavo kun senpaŝa ^, tiam vi povas difini ian ajn ne 
bezonatan klavon por tio.

Mi konsilas uzi la informojn de Bertilo Wennergren. Mi aldonas ilin al tiu ĉi 
mesaĝo.

Amike,
Vilhelmo.

-- 
Vilhelmo Lutermano
Le Monde diplomatique en Esperanto
http://eo.mondediplo.com

--
MONDA ASEMBLEO SOCIA (MAS)
http://mas-eo.org
--

Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj.
- vl.
Title: Esperanto en Linukso





Esperanto en Linukso

Por bone uzi Esperanton en Linukso, necesas iom da agordado de la sistemo. Jen kelkaj notoj pri tio, kion mi mem faris por agordi mian Linukson, kaj pri kelkaj rekomendindaj programoj.

Mi uzas la Linuksan distribuon "RedHat 7.3". Se vi uzas alian specon de Linukso, vi eble devas iom alie fari.

Mi uzas KDE-on 3 kiel labormedion. Se oni uzas ion alian, povas esti, ke necesas iom aliaj agordoj. Sed almenaŭ por KDE 2 la klarigoj devas plene validi.

Ĉiujn komandojn, kiujn mi mencios ĉi-poste, oni faru en konzolo. Ĉiujn ŝanĝojn de agordoj en dosieroj, oni faru per simpla tekstoredaktilo (kate, pico, vi, vim, emacs...). Por kelkaj ŝanĝoj necesas esti en administra modo (salutinta kiel la uzanto "root").

UTF-8-a lokaĵaro

Unue oni devas ŝalti sian sistemon al lokaĵaro, kiu uzas Unikodon kiel signokodon. Pli precize necesas elekti lokaĵaron, kiu laboras laŭ UTF-8 (la plej grava kodprezento de Unikodo).

Por eltrovi, kiu signokodo estas aktiva en la uzata lokaĵaro, oni faru la jenan komandon:

locale charmap

Se aperas la mesaĝo "UTF-8", ĉio pri signokodo en la lokaĵaro jam estas en ordo. Sed se aperas io alia, oni devas mem en?alti UTF-8-an lokaĵaron.

Plej facile estas elekti la lokaĵaron "en_US.UTF-8", kiu ver?ajne jam trovi?as en la komputilo. Por tion fari, oni unue provu la sekvan komandon:

export LANG="en_US.UTF-8"

Se oni jam havas en sia sistemo alian UTF-8-an, oni povas skribi la nomon de tiu lokaĵaro anstataŭ "en_US.UTF-8". "en_US" signifas "la Usona Angla", sed tio ne timigu. Se oni laboras precipe ene de KDE, oni apenaŭ rimarkas iajn Anglecajn ĝenojn de tio. Agordojn pri numerformato, valuto k.s., oni povas fari en la agordoprogramo de KDE. Tie ankaŭ eblas elekti lingvon por la KDE-interfaco. (Ankaŭ Esperanto haveblas, sed eble vi devas aparte instali la Esperanton lingvopaketon. Esperanto uzointerfaco tamen ne vere estas necesa por labori Esperante en Linukso kaj KDE.)

Poste rekontrolu per la komando "locale charmap", ĉu funkciis la enŝalto de "UTF-8". Se jes, la sekva paŝo estas zorgi, ke tiu lokaĵarelekto estu farata aŭtomate ĉe ĉiu startigo de la komputilo. Por tio oni povas redakti la dosieron "/etc/sysconfig/i18n" (en aliaj Linuksaj distribuoj ol RedHat, povas esti tute alia dosiero en tute alia loko). En tiu dosiero oni skribu jene, se oni volas daŭre aktivigi la elektitan lokaĵaron:

LANG=en_US.UTF-8

(Se oni elektis alian UTF-8-an lokaĵaron, oni kompreneble skribu tiun nomon anstataŭ "en_US.UTF-8".) Por redakti tiun dosieron, oni devas esti en administra modo. Alternative oni povas enŝalti la novan lokaĵaron ankaŭ per la dosiero ".bashrc" en la hejma dosierujo. Vidu ĉi-poste.

Por kontroli, ĉu la ŝanĝo al UTF-8-a lokaĵaro vere funkcias, vi restartigu la komputilon. Poste faru la komandon "locale charmap". Se tiam aperas la mesaĝo "UTF-8", vi sukcesis.

Se la afero ne funkcias, povas esti, ke estas plia komando pri lokaĵaro en la dosiero ".bashrc" en la hejma dosierujo. Necesas tiun dosieron korekti, forigante la tiean lokaĵarkomandon.

Se la komputilon uzas diversaj uzantoj, kiuj volas diversajn lokaĵarojn, oni verŝajne devas ŝalti lokaĵaron aparte por ĉiu uzanto per komando en ties dosiero ".bashrc". Se oni elektas tiun solvon, oni skribu en ".bashrc" jene:

LANG=en_US.UTF-8
export LANG

Vera Esperanta lokaĵaro

Se vi deziras veran Esperantan lokaĵaron, en kiu ekz. la komando "date" donas la daton en plene Esperantlingva formo, vi povas provi instali Esperantan lokaĵaron UTF-8-an. En iuj Linuksaj distribuoj tia lokaĵaro jam ekzistas, kaj tiam nomi?as "eo_XX.UTF-8" aŭ "eo_EO.UTF-8".

Se tia lokaĵaro mankas ĉe vi, vi povas elŝuti la dosieron "eo_XX.txt" de ĉi tie, kaj poste provi krei el ĝi Esperantan lokaĵaron per la jenaj komandoj (en administra modo):

localedef -f UTF-8 -i eo_XX.txt eo_XX.UTF-8

Vi povas aktivigi la novan lokaĵaron per LANG=eo_XX.UTF-8.

La dosiero "eo_XX.txt" estas bazita sur Esperanta lokaĵaro kompilita de Eric Lesh. En mia versio mi korektis kelkajn eraretojn, kaj krome ŝanĝis la monatonomojn tiel, ke ili aperas kun komencaj majuskloj. Mi tamen ne komprenas tre multe pri tiaj lokaĵardifinaj dosieroj, kaj verŝajne eblas ankoraŭ plibonigi tiun lokaĵaron.

Klavaro kun Esperantaj literoj

La sekva paŝo estas aldoni la eblon tajpi supersignajn Esperantajn literojn. Tion oni povas fari per dosiero nomata ".Xmodmap", kiu troviĝu en la hejma dosierujo de ĉiu uzanto, kiu bezonas tian kapablon. En tiu dosiero oni povas skribi diversajn komandojn, kiuj ŝanĝas la aktualan klavarfasonon.

Baza solvo kun "AltGr"

Baza solvo por tajpado de Esperantaj supersignaj literoj estas uzado de la klavo "AltGr". Por fari tion oni skribu en sia dosiero ".Xmodmap" la jenajn liniojn, kiuj modifas la aktualan klavararanĝon:

keycode 54 = C NoSymbol ccircumflex
keycode 42 = G NoSymbol gcircumflex
keycode 43 = H NoSymbol hcircumflex
keycode 44 = J NoSymbol jcircumflex
keycode 39 = S NoSymbol scircumflex
keycode 30 = U NoSymbol ubreve

Tiam "AltGr-c" kreas "c" kun cirkumflekso, kun aldona majuskliga klavo ĝi kreas "C kun cirkumflekso", k.t.p.

Oni povas aktivigi la agordojn en tiu dosiero per la jena komando (kiam oni troviĝas en sia hejma dosierujo):

xmodmap ./.Xmodmap

Verŝajne oni volas, ke tiu komando efektiviĝu aŭtomate ĉe ĉiu starto de la komputilo. Se la sistemo ne aŭtomate rulas la dosieron ".Xmodmap" ĉe starto (por plej multaj uzantoj tio verŝajne ne okazas), necesas aldoni komandon pri tio en la dosiero ".bashrc" en la hejma dosierujo. Mi skribis la komandon kun absoluta pado al la dosiero, eble tio ne necesas:

xmodmap /home/bertilow/.Xmodmap

(Anstataŭ "bertilow" estu la nomo de la aktuala uzanto - lia uzonomo en la sistemo.)

GRAVE: Tia klavarmodifado per ".Xmodmap" ne tre bone harmonias kun la ĝenerala mekanismo por ŝalti inter diversaj klavaroj en KDE. Tuj, kiam oni en KDE ŝaltas al alia klavaro, ĉiuj ŝanĝoj faritaj per la dosiero ".Xmodmap" nuliĝas. Oni povas tiam reveki la ".Xmodmap"-ŝanĝojn per la komando "xmodmap ./.Xmodmap", sed eble praktike necesas rezigni pri uzado de diversaj klavaroj.

Eventuale iuj devas uzi aliajn numerojn post la vorto "keycode". Se ies klavaro havas aliajn numerojn por la klavoj "c", "g" k.t.p., necesas ŝanĝi laŭe. Por ekscii la efektivajn numerojn, oni povas uzi la komandon "xev" (poste oni premu diversajn klavojn, kaj legu tion, kio aperas en la konzolo - gravas la numero post la vorto "keycode").

Ankaŭ eblas aliajn klavojn ŝanĝi per komandoj en la dosiero ".Xmodmap". La klavsimboloj estas listigitaj en la dosiero "/usr/include/X11/keysymdef.h". Por ekscii pli detale, kiel komandoj en la dosiero ".Xmodmap" funkcias, legu la jenan afiŝon de Marko Rauhamaa:

<http://groups.google.com/groups?selm=m3u1xoyu2v.fsf%40lumo.pacujo.nu&oe=UTF8&output=gplain>

Pli lerta solvo kun senpaŝaj klavoj

Eblas en ".Xmodmap" ankaŭ uzi kodnomojn por senpaŝaj klavoj. Ekz. "dead_circumflex" (= senpaŝa cirkumflekso). Senpaŝaj klavoj por supersignoj povas esti pli eleganta solvo ol la klavo "AltGr".

Oni povas skribi ekz. jene en ".Xmodmap":

keycode 35 = dead_circumflex dead_circumflex

Tiam oni povas tajpi "ĉ" per la klavo numero 35 kaj poste "c" (klavo 35 estas ĉe mi la klavo du paŝojn dekstre de "p"). "dead_circumflex" + "u" tamen tute logike donas "u" kun cirkumflekso. Oni povas difini ankaŭ "dead_breve" por iu klavo, kaj tiam tajpi "ŭ" per tiu klavo + "u". Mi tamen preferas havi unu solan senpaŝan klavon por ĉiuj Esperantaj supersignaj literoj. Por efektivigi, ke "dead_circumflex" + "u" donu "ŭ", necesas redakti la dosieron, kiu difinas la konduton de specialaĵoj kiel "dead_circumflex". En mia sistemo tio estas la dosiero "Compose" en la dosierujo "/usr/X11R6/lib/X11/locale/en_US.UTF-8/". Se oni uzas alian lokaĵaron ol "en_US.UTF-8", la responda dosiero eble troviĝas en dosierujo kun la nomo de tiu lokaĵaro, sed en mia sistemo ĉiuj UTF-8-aj lokaĵaroj uzas la "Compose"-dosieron de "en_US.UTF-8" (kiam mi instalis la Esperantan lokaĵaron "eo_XX.UTF-8", ankaŭ tiu aŭtomate ekuzis la "Compose"-dosieron de "en_US.UTF-8").

En tiu "Compose"-dosiero oni povas trovi interalie la jenajn liniojn:

<dead_breve> <u> : "ŭ" ubreve
<dead_breve> <U> : "Ŭ" Ubreve

kaj la jenajn du:

<dead_circumflex> <u> : "û" ucircumflex
<dead_circumflex> <U> : "Û" Ucircumflex

Mi simple ŝanĝis tiujn kvar liniojn al la jeno:

<dead_breve> <u> : "û" ucircumflex
<dead_breve> <U> : "Û" Ucircumflex

<dead_circumflex> <u> : "ŭ" ubreve
<dead_circumflex> <U> : "Ŭ" Ubreve

Post rerulo de xmodmap ./.Xmodmap la nova "Compose"-tabelo ekvalidis, kaj "dead_circumflex" + "u" ekproduktis "ŭ".

Rimarku, ke por redakti la dosieron "Compose" vi devas esti en administra modo.

Verŝajne vi volos mem elekti, kiun klavon uzi kiel senpaŝan klavon por Esperantaj supersignoj, kaj eble vi volos ĝenerale iom rearanĝi vian klavaron por doni spacon al tiu klavo. Por tio vi devos mem eksperimenti per ".Xmodmap", kaj eble ankaŭ per "Compose".

Por faciligi la redaktadon de ".Xmodmap" vi povas instali la programon "xkeycaps", kiu estas grafika programo por krei klavarfasonojn. Vi povas trovi ĝin ĉi tie:

http://www.jwz.org/xkeycaps/

"xkeycaps" tamen skribas dosierojn kun alia nomo ol ".Xmodmap". Post redaktado per "xkeycaps" vi povas mem renomi la dosieron al ".Xmodmap" kaj ruli ĝin per xmodmap ./.Xmodmap.

XKB

Devas esti eble fari ĉion ĉi pri klavarfasonojo ankaŭ per la sistemo XKB, sed mi ne sukcesis ekscii (aŭ kompreni), kiel tio funkcias.

Tekstoredaktiloj

Por redakti simplajn tekstojn oni povas uzi preskaŭ ĉiun ajn el la tekstoredaktiloj de KDE, ekz. "Kate". Oni konservu la dosierojn laŭ Unikodo (UTF-8). Se oni laboras per moderna konzolo, ankaŭ funkcias ekz. la redaktilo "pico". Por multaj uzantoj "Kate" verŝajne estas la plej bona elekto.

Ankaŭ eblas Esperantumi en la potencega tekstoredaktilo Emacs, sed pri Emacs mi scias nenion.

Mi mem uzas precipe la redaktilon Vim. Jen klarigoj pri instalado kaj agordado de Unikoda Vim 6.

Dokumentoredaktilo

Por redakti dokumentojn (ne nuran platan tekston), oni povas uzi ekz. la programon KOffice, kiu estas parto de KDE, kaj ankaŭ aliajn programojn.

Mi preferas por tiaj taskoj la senkostan programegon "OpenOffice.org", kies versio 1.0 estas tre bona. Jen kelkaj klarigoj pri funkciigado de la programo "OpenOffice.org".

Retumado

Por retumi en Linukso la plej taŭga programo estas Mozilo. Ĝi bonege regas Unikodon kaj aliajn signokodojn, kaj estas perfekta por Esperanto. Mozilo estas jam instalita en nova RedHat-a Linukso. Por TTT-paĝoj ankaŭ Konkerilo ("Konqueror") aŭ Opero ("Opera 6") estas tute bonaj. Se oni sukcese aktivigis Unikodon (UTF-8), kaj uzas bonan konzolon, ankaŭ la TTT-legilo Linko ("Lynx") povas tute bone montri Esperantajn TTT-paĝojn (sed necesas agordi Linkon, ke ĝi uzu UTF-8-on kiel montran signokodon).


Dosierdato: 26 Aŭgusto 2002 (07:06:53 GMT)
www.bertilow.com/komputo/linukso.php
TTT-signaturo: www-bertilow-com




Reply to: