[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: tradukoj en Debian



Aaron Irvine <airvine@corp.phone.com>:

> C`aù,
> 
> C`u vi povus klarigi kie precize trovig`as la tradukotaj`ojn de c`iu pakaj`o
> (pardonu mian nescion)?

Tio dependas de la pako. Iuj pakoj estas internaciigitaj per gettext,
iuj per alia sistemo, kaj iuj tute ne estas internaciigitaj, do ne
eblas aldoni tradukojn, ĝis oni ŝanĝos la programojn.

La fontopakoj estas elŝuteblaj de
ftp://ftp.debian.org/debian/dists/unstable/source/ aŭ simile.

>   Eble ni elektu unu facilan, kaj kune traduku g`in
> c`i-liste??

Mi pensas, ke pli bona proceduro estas, ke iu tradukas sole kaj
prezentas al la publiko liston de la malfacilaĵoj. Ĝenerale indas
anonci sian intencon traduki ion, por eviti, ke iu alia samtempe faros
la saman laboron.

Cetere, la plej multaj pakoj de Debian ne estas specifaj al Debian.
Pli bone estas sendi sian tradukon ne al la respondeculo pri la
Debian-pako, sed al la respondeculo pri la programo ĝenerale. Se
akceptite tie, la traduko aŭtomate trovos sian vojon, kiun ia
prokrasto, al Debian kaj multaj aliaj distribuoj (eventuale ne nur
linuksaj).

La sola esperantigita pako de Debian estas boot-floppies, kiu ja estas
specifa al Debian. Mia esperantigo de mutt devus iam aperi en la
responda Debian-pako. Sergio esperantigis bash kaj texinfo, do jen du
aliaj esperantaj tradukoj, kiuj supozeble iam aperos en Debian.

Pri projekto esperantigi aron da GNU-iloj vidu:
http://www.iro.umontreal.ca/contrib/po/HTML/team-eo.html

Edmundo


Reply to: