[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Pri firefox



Simeone Dominique <dominique.simeone@yahoo.fr> escribió / skribis [*]:

> mi deziras uzi firefox esperante tamen mi havas ĝin france.

Saluton!  Mi uzas ĝin esperante.  Por tio, mi instalis pakojn:

  firefox
  firefox-locale-eo

(Mi havas instalitaj ankaŭ firefox-locale-es kaj firefox-locale-ast.)

Ankaŭ ĉe «Preferoj» de Firefox mi agordis jene:

  Lingvo
  Elektu la lingvojn, kiuj estos uzata por montri menuojn, mesaĝojn kaj
  sciigojn de Firefox.

  Esperanto

Aliflanke, en «Lingvosubteno» de Gnome mi agordis

  Lingvo por menuoj kaj fenestroj:

  Esperanto
  Asturianu
  Español

Kiel vi kutime instalas la pakojn de Debian?

-- 
Carleos


[*] 2019-9-29 13h59'52"


Reply to: