Re: [debian-users-eo] Pri la listo mem
La opozicio estas ke ekzistas alia kampo "List-Id" por ĝin.
Ĝis nun mi ne scias kiel mi povas uzi kampon "List-Id" por faciligi
listo-uzadon.
Eble ni povas helpi vin pri tio. Kiun programon vi uzas por legi retpoŝton?
La mesaĝoj sendita de la listo aperas kune multaj da
aliaj mesaĝoj. Sen listnomo en la temlinio mi bezonas atenti por ne
konfuzi kun spamon.
Mi komprenas vin, sed bonvolu rimarki ke neniu listo de Debian portas
tiun informon tiel, tio ne estas afero specifa de debian-users-eo.
Jen[1] cimraporto, kun la respondo de la administranto de listoj.
Mallonge dirite, li respondas ke oni malŝparus lokon en la temlinio.
Gmail ne estas uzata de mi. Ĉiuj listoj uzataj de mi, krom debiana
listo, aldonas nomon en temlinio.
Jes, same por mi. En kelkaj listoj mi preferus malŝpari iom da loko, sed
vidi klare pri kio temas.
Listnomo estos maluzo de temlinispaco.
Vere mi ne komprenas ĉar malplej du dekoj el bajtoj povus esti
malbona. Nune la personoj povas sendi HTML-on, bildojn eĉ filmetojn
tra la reto. Sed 20 bitokoj plu por faciligi la legado ne estas bona.
Jes, sed bone, mi ne scias ĉu eblas peti tiun ŝanĝon nur por nia listo.
Eĉ se ni povus, estas evidente ke ne ĉiuj samopinias, do ...
Pri la spaco, ne temas pri la tuta grando de mesaĝo (HTML-on vi tamen ne
devus sendi[2]). Oni ne volas ŝpari kelkajn oktetojn, celi tion estus
stultete. La ŝparo estas en la temlinio mem. Por klarigi tion, pensu ke
depende de la aparato sur kiu vi legas la mesaĝon, la teksto
"[debian-users-eo]" povus preni sufiĉe da loko por fakte malhelpi la
legadon, ĉar ne restus multe da teksto videbla, por ke vi sciu pri kio
temas la mesaĝo.
En aliaj listoj tio estas iom pli evidenta. Jen temo hodiaŭa en
debian-kernel:
Bug#879184: firmware-atheros: QCA6174 stops working on newer kernels
after second group rekeying
En eta ekrano, se la temlinio estus:
[debian-kernel] Bug#879184: firmware-atheros: QCA6174 stops working on
newer kernels after second group rekeying
vi verŝajne ne povus vidi ĉion, aŭ sufiĉe.
Do, ĉiu havas siajn kialojn. Mi preferus vidi la nomon de la listo, ĉar
mi partoprenas multajn kaj tiel, tre rapide mi povas vidi el kie ili
venas. Por kelkaj peti tion evidentigas mallaboremon ;). Sed ĉiuokaze
memoru ke nuntempe tia ŝanĝo ne estus nur por nia listo!
Intertempe, se vi volas helpon pri la maniero agordi vian programon por
apartigi la mesaĝojn de la listo aŭ etikedi ilin iel, rakontu al ni kion
vi uzas.
[1] https://bugs.debian.org/cgi-bin/bugreport.cgi?bug=316047
[2] https://www.debian.org/MailingLists/index.en.html#codeofconduct
Reply to: