Re: Esperantaj literoj en Debiano 9.2
Saluton,
Je 18 okt 12:01 skribis MJ Ray:
> On Tue, 17 Oct 2017 11:45:32 -0300 Eduardo Trápani skribis:
>
> > Ne, laŭ mia scio. Almenaŭ ne kiel oficiala klavaro. En kelkaj
> > klavararanĝoj (tiu de la hispana ekzemple) vi povas tajpi la ĉapelon
> > kaj poste la literon kaj vi havos la supersignitan literon. Tio ne
> > funkcias por ŭ tamen.
>
> Mi povas tajpi Shift+AltGr u u por ŭ.
Estas metodo kun xmodmap(1). Mi havas .xmodmaprc en $HOME. Tio
enhavas:
keysym Alt_R = Mode_switch
keycode 54 = C NoSymbol ccircumflex
keycode 42 = G NoSymbol gcircumflex
keycode 43 = H NoSymbol hcircumflex
keycode 44 = J NoSymbol jcircumflex
keycode 39 = S NoSymbol scircumflex
keycode 30 = U NoSymbol ubreve
Post "xmodmap ~/.xmodmaprc" vi povas tajpi
AltGr-u por ŭ
AltGr-shift-u por Ŭ
AltGr-c por ĉ
k.t.p.
Tamen vi devas uzi Unikodo-fonto.
- Marco
Reply to: