[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Debian esperanton



> Saluton al ĉiuj,
> Mi estas uzanta de keljaj minutoj Debian.

Estu bonvena!

> Mi volus scii, se Debian ekzistas esperante. Se jes, kiel fari ?

* Por la retesplorilo Iceweasel vi devus elŝuti la pakon iceweasel-l10n-eo.

* Se vi uzas la fasadon KDE vi bezonos la pakon kde-l10n-eo. Kaj ŝanĝi
la lingvon en agordoj.

* Kaj por libreoffice aŭ openoffice, ĉu libreoffice-l10n-eo, ĉu
openoffice.org-l10n-eo.

Por instali pakon, vi povas fari:

$ sudo apt-get install nomo-de-pako

Amike, Eduardo.


Reply to: