[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

ICEWEASEL ... NOVA PROBLEMO



Saluton!

La antauxa problemo pro la agordo de Iceweasel solvigxis kun la aldonaĵo "language switcher". Multan dankon al Joop Kieffte!

Nun havas mi pli gravan problemon. Mi promociis la mian Debian de Lenny al Squeeze. Cxio funkcias senprobleme - krom la virtualaj konzoloj. Kiam mi ekstartigas la komputilon, la Squeeze atingas la x-ekranon (kun Gnome), sed se mi volas iri poste al la virtualaj konsoloj, tio succesas nur unufoje. Tio-cxi estas: Se tiam mi revenas de la konzoloj al la x-grafika ekrano kaj mi volas iri denove al la konsoloj, estas cxi tiuj tute nigraj, malvivaj; nenio funkcias. Mi povas reiri (kun Alt+F7) al la x-ekrano kaj tie labori, tamen ne pli en la konzoloj. Mi trovas nenian manieron por uzi la konzolojn plurajn fojojn.

	Dankon multan!

	Raul




On 2009-04-08 22:29, Sylvain Vedrenne wrote:
Sxajnas ke Joop parolas pri tio ke nun oni povas elekti

eo_XX.UTF-8

kiel 'locale', kun la nova versio de libx11-data.

Uzante 'eo_XX' anstataux ol 'eo_PL', 'eo_FR', ktp., Esperanto (kiel
'locale') ne referas al iu lando.

Amike kaj samideane.
Sylvano.


Serge A. Ribalchenko a écrit :
sal,

2009-04-08, 14:53 +0000, Joop Eggen scribis:

pri kio vi parolas?

Gratulojn!
Se nun funkcias, tio estas grandega paŝo. Kaj Esperanto unuafoje vera
partoprenanto.
Joop

--- Luiz Portella skribis je Mer, 2009-04-08:
Oni malkomentis.
Provu ĝin.
Luiz







Reply to: