[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Pri la klavaro en Gnome



Nuno Magalhães escribió:
Ĉu iu rimarkis ke la esperanta klavaro de Gnome ŝanĝiĝis?  Ekzemple, la ĝ
(sub "y" iĝis ŭ).

Mi ne uzas na Gnome, uzas na xmodmap anstataŭ por klavaraj aferoj.
Ĉu iu rimarkis ke la esperanta klavaro de Gnome ŝanĝiĝis?  Ekzemple, la ĝ
(sub "y" iĝis ŭ).

Mi ne uzas na Gnome, uzas na xmodmap anstataŭ por klavaraj aferoj.

Estimata Nuno.  Mi ne scias cxu vi pensis pri tio ke esperanto estas lingvo vivanta kaj ke gxi disvolvigxas kiel cxiuj aliaj lingvoj.

Oni povas aldoni radikojn (neologismojn) kiel en cxiuj aliaj vivantaj lingvoj.  Sed, en NENIU lingvo konata de mi aux de miaj konatuloj, oni aldonas prepozicion!!!

Ne fusxu nian lingvon, bonvolu, mi petas.  Se gxi acxas (kaj en kelkaj aspektoj oni povus diri ke gxi acxas) vi povas krei novan, aux igxi idisto, aux tokiponisto, ecx volapukisto.  Sed ne trudu en la esperantan kion vi ne kuragxus trudi en vian denaskan.  Kiam mi legas "na" kaj "fro" kaj tiaj aferoj mi havas la impreson ke temas pri ia dialekto, ne la esperanta lingvo.

Mi invitas vin konsideri ne plu uzi "na".  Esperanto estas lingvo konstruIta kaj disvolvigxAnta, NE konstruAta.

Amike, Eduardo.


Reply to: