Re: problemoj pri IPMASQ
Serge Leblanc <serge.leblanc@wanadoo.fr> skribis, je la 70385ª sekundo (14h3'5),
je la 3ª de Pluviozo en la jaro 160ª de la Revolucio (2008-1-22):
> Du malsama reto sur la sama eth1-aparato ne funkcias (krom speciala agordado).
> Provu la agordon sen aldoni la ordonon:
> route add -net 192.168.2.0 netmask 255.255.255.0 gw 192.168.0.1 eth1
Eble vi pravas, sed:
1) Tiun ordonon mi metis la lasta, do mi provis antauxe sen gxi.
Kaj la sistemo ankaux ne funkciis.
2) La ideon pri tiu ordono mi elpensis el la instrukcilibro de FreeBSD:
http://www.freebsd.org/doc/en_US.ISO8859-1/books/handbook/network-routing.html
Mi prenis la ordonon
route add -net 192.168.2.0/24 192.168.1.2
de la ekzemplo kaj adaptis gxin al la Linuksa masxino A laux la ekzemploj
de la manpagxo de "route". Mi kredis ke mi bezonos indiki la interfacon
eth1. Tamen ecx se ne, la komuniko al subreto 192.168.2.0 farigxus tra
tiu interfaco.
Dankon!
__________________________________________________________________________
Departemento pri Statistiko kaj Plejbonigo, kaj Matematika Didaktiko
Universitato Oviedo - EUITIndus 33203 Hispanio - 2:341/14.79@fidonet
Reply to: