Selon Raul Claro <raulclaro@t-online.de>:
Sylvain,
antaux ol demandi pri alia problemo: mi acxetis fine la printilon Canon
ip3500, cxar la printiloj de Brother ne estas cxe la vendejoj. Mi estas
kontenta pri tio.
Nu, mi volas demandi cxu eble la paneoj aux krasxoj de la komputilo,
kiam mi rulumas la ekranon (exzemple cxe OpenOffice) kausigxas de
mankanta memoro (385 MB) aux de malrapida mikroprocezilo (600 MH,
Pentium 3). Mi havas Etch kiel operacian sistemon. Aux eble estas alia
kauxzo?
Dankon - saluton
Raúl
Saluton Raúl,
Bone ke vi kontentas pri la printilo ke vi acxetis ! Eble bonvolu diri mallonge
kiel vi instalis vian Canon ip3500 en via Debiano GNU/Linukso. Tio povus
interesi aliajn uzantojn.
Ne, via sistemo ne rajtas krasxi pro tio ke estas malmulte de memoro aux
malrapida procezilo. Devas esti alia kauxzo.
Amike.
GNU/Silvano.