[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Kurso de Esperanto, dict-revo kaj eo-ru vortaro...



Saluton!

(Jen respondo al iom malnova mesaĝo...)

Antono Vasiljev <antonalist@gmail.com> writes:

> $ sudo gedit /etc/apt/sources.list
> aldonu "deb http://esperanto.by/debian duloka/" kiel aparta linio 

Ŝajnas ke via Debiana deponejo ne plu atingeblas.  Ĉu vi povus
"reretigi" ĝin?

Antaŭ unu aŭ du jaroj, amiko kaj mi prilaboris pri ReVo pakaĵo por
Debiano.  La pakaĵofonto troviĝas ĉe:

  https://ssl.bulix.org/svn/thomas/debian/dict-revo/

Tiam, la persono kiu zorgas pri `dictd' (Kirk Hilliard) estis entuziasma
pri la projekto kaj li proponis helpi nin enmeti la pakaĵon en la
oficiala Debiana deponejo.  Do eble vi devus skribi al li kaj provi
prilabori tian solvon?

Dankon,
Ludoviko.



Reply to: