[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: dubo pri latex. teksto kiel ĉielarko



 -- Edmund GRIMLEY EVANS skribis:

>Laŭ mia kompreno, vi volas skribi tekston laŭ kurbo, kaj vi volas
>vektoran bildon, ne bitbildon. Mi pensas, ke nek GIMP nek LaTeX taŭgas

Mi sukcesis je tio, per Gimp. Mi tajpis, kaj igis jpg-on al eps. La
teksto estas kune kun bildo jpg kiun mi trovis en la reto, mi ne volas
tuŝi la bildon, nur meti tekston kune kun ĝi.

Ĉu eps el Gimp estas malpli kvalita ol eps el inkscape? Ĝi nepre venos
el jpg. Mi igis la 72-dpi-an bildon al 250-dpi-stato. Jes, la teksto
iĝis pli bona, tamen pri la teksto, mi ŝatus uzi nur latex. Mi dubas ĉu
ekzistas ilo por tio en latex, tamen tio estas farenda ilo, mi opinias.

>por tio. Verŝajne vi uzu scribus aŭ inkscape. Mi estas spertulo pri
>neniu el tiuj programoj, sed mi ĵus legis en Vikipedio, ke per
>inkscape eblas skribi tekston laŭ "vojo".

Mi esperas provi tion iam. Mi ankaŭ ne uzas tiujn programojn. Per Gimp
oni povas fari tiel:

Extras->Script-Fu->Logos->Text Circle...

Dankon pro via helpo, Edmundo
--
Luiz Portella

Edite seu livro:
http://www.pentuvio.com/eldoni.php



Reply to: