[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Agordo en linukso por montri eo literojn



Luiz Portella <lfpor@lujz.org>:

> >    Eble cxar mi ne estas bona esperantisto.  Mi deziras agordi mia komputilo por labori kun unikodo en teksta modo.  Programoj  kiuj ne necesas grafika sistemo laboras plej rapide ol programoj kiuj necesas grafika sistemo.
> 
> gekaraj, jen demando de amiko, mi povus esplori pri tio, tamen mi ne
> havas tempon. ĉu iu scias kiel agordi tion?
> 
> mi scias pri la X-medio, http://www.lujz.org/komputilo/node8.html, tamen
> oni volas unikodon for de la X-medio.

Se oni tajpas "unicode_start" en la konzolo, iuj aferoj ekfunkcias
unikode. Signoj kun duobla larĝo ne funkcias, ekzemple, sed mi pensas,
ke por Esperanto sufiĉas.

Nu, mi ĵus kontrolis, kaj kopiado de Esperantaj literoj per la muso ne
funkcias kun Red Hat 7.3. Eble oni bezonas specialan kernoflikon por
tio. Mi mem iom laboris pri tio antaŭ multaj jaroj, sed mi ne plu
interesiĝas pri ĝi.

Poste mi laboris pri bogl-term, kiu donas konzolon, kiu ja funkcias
kun signoj kun duobla larĝo, sed ĝi ne funkcias arabe, ekzemple ...

Edmundo



Reply to: