[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

dvd-legilo



AE,

mi ĵus revenis el brazila esperanto kongreso, kiu finiĝis antaŭ 3 tagoj.
mi kunportis dvd-on Gerda Malaperis... tamen mi ne sukcesas spekti ĝin
en mia komputilo. aliaj dvd-oj kiujn mi havas aŭ kiujn mi luas estas
spektataj senprobleme, aŭ preskaŭ ĉiam tute senprobleme.

mi uzas xine v0.99.3, Debian stable, libdvdread 1.2.8 (kiu ne estas
oficiala de Debian, se mi bone memoras) kaj kernon 2.6.15. okazas ke
libdvdread ne sukcesas legi la dvd-on. la dvd estas NTSC laŭdire. ĉu
estas sugesto? ĉu iu sukcesis spekti tion per Debian? ĉu per iu GNU-aĵo?

dankon,

--
Luiz Portella <lfpor@lujz.org> 



Reply to: