[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Kiel, per Mandriva, estas tajpebla la literoj: Ŭ, ŭ



Je Sabato, la 1a de Julio 2006 03:47, Cyro skribis:

> [...] Tamen, ankorau mi ne trovis la klavojn por tajpi la literon u kun 
brakio
> jene Ŭ, ŭ
> Mi supozis ke la Ŭ, ŭ estas farebla per la klavoj  ~ kaj U/u; tamen tiu
> ne okazas.
> Kiel estas tajpema la literojn Ŭ, ŭ  per Madriva-linukso?
>
> La tajpo de la aliaj supersignitaj E-literoj estas evidentaj kaj ne
> oferis la plej malgrandan problemon, nur sufichas uzi la klavon ^  kaj
> C/c  por  montri en  la ekranon Ĉ/ĉ

- Saluton Cyro,
la solvo jenas:

Por efektivigi, ke "dead_circumflex" + "u" donu "ŭ", necesas redakti la 
dosieron, kiu difinas la konduton de specialaĵoj kiel "dead_circumflex". En 
mia sistemo tio estas la dosiero "Compose" en la dosierujo 
"/usr/X11R6/lib/X11/locale/en_US.UTF-8/". Se oni uzas alian lokaĵaron ol 
"en_US.UTF-8", la responda dosiero eble troviĝas en dosierujo kun la nomo de 
tiu lokaĵaro, sed en mia sistemo ĉiuj UTF-8-aj lokaĵaroj uzas la 
"Compose"-dosieron de "en_US.UTF-8" (kiam mi instalis la Esperantan lokaĵaron 
"eo_XX.UTF-8", ankaŭ tiu aŭtomate ekuzis la "Compose"-dosieron de 
"en_US.UTF-8").
En tiu "Compose"-dosiero oni povas trovi interalie la jenajn liniojn:
<dead_breve> <u> : "ŭ" ubreve
<dead_breve> <U> : "Ŭ" Ubreve
kaj la jenajn du:
<dead_circumflex> <u> : "û" ucircumflex
<dead_circumflex> <U> : "Û" Ucircumflex
Mi simple ŝanĝis tiujn kvar liniojn al la jeno:
<dead_breve> <u> : "û" ucircumflex
<dead_breve> <U> : "Û" Ucircumflex
<dead_circumflex> <u> : "ŭ" ubreve
<dead_circumflex> <U> : "Ŭ" Ubreve
Post rerulado de xmodmap ./.Xmodmap la nova "Compose"-tabelo ekvalidis, kaj 
"dead_circumflex" + "u" ekproduktis "ŭ" (dum "dead_breve" + "u" ekproduktis 
"û").

Kompreneble necesas fari tiujn sxangxojn kiel root kaj per redaktilo.

Amikan saluton kaj bonan sukceson,
Vilhelmo Lutermano.

-- 
Vilhelmo Lutermano
aktivas ĉe Le Monde diplomatique en Esperanto
http://eo.mondediplo.com
--
kaj en Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj
Esperanto - Linukso de la lingvoj.
-vl



Reply to: