[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Agordo de Esperanto sur Debiano aux Ubunto: cxu facila?



Saluton,

Kio estas la nuna facileco de la agordo de Esperanto sur debiana aux
ubunta sistemo?

Mi memoras ke necesis fari kelkajn manajn agojn por uzi debianan
sistemon en Esperanto. Ekzemple modifii compose.dir, locale.alias,
locale.dir...

Legante tiun-cxi artikolon, sxajnas ke estas (pli) facila hodiaux,
almenaux kun Ubunto:
https://launchpad.net/distros/ubuntu/+source/langpack-locales/+bug/23435

Cxu vi jam provis tiun ubuntan paketon 'language-pack-eo'?

Do, cxu nun estas malfacila aux facila agordi Debianon/Ubunton por
Esperanto?

Antauxdankon.

Samideane,
-- 
GNU/Sylvain
http://sylvano.esperanto.free.fr



Reply to: