[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

FW: Alvoko por la komutilistaj teamoj kaj asocioj




Karaj,
mi plusendas alvokon de "Esperanto 22" kiu certe interesos vin.
Amike,
Vilhelmo Lutermano.

--

karaj gesamideanoj,

mi, kiel prezidanto de Esperanto 22 volonte skribos telegrafe por
malpezigi la penon de la legontoj

TEMO: starigi aux subteni jam ekzistantan asocion pri esperantolingva
komputiko

INTENCO: mone kuragxigi samideanojn, kiuj kapablas verki, ricxigi,
evoluigi programojn en libera rajta dispono, kaj aparte utilaj por
konigi, vivigi esperantion

BEZONOJ:

+ ni bezonas subtenon de la tradukistoj de Open office, ili bonvolu
ekscii nian volon helpi ilin

+ ni bezonas subtenon de gravaj TTTejoj,  lernu, edukado,  gxangalo ktp

+ ni bezonas disponigi al niaj gesamideanoj ilojn por profiti la
novajn teknikojn de Interneta-telefono, Interneta-Radio,
Interneta-televido

NUNAJ MOTIVOJ kaj CELOJ:

nia asocio "Esperanto 22 ", decidis dum  la lasta gxenerala asembleo,
subteni per mon-sumo de 2000 euroj la verkadon de esperantolingva
instalilo por la programoj (ekzemple Peercast kaj winamp aù aliaj ).
La celo estas disponigi senpage al ne fakula esperantistaro la
senpatentajn kaj malfermitajn ilojn, kiuj ebligas disdoni kaj spekti
per Interneto elsendojn kvazaux radio, kaj ankaux televido, Tiuj novaj
teknikoj permesas transiri la baron de la kostoj de la gxisnunaj
serviloj por tiuj elsendoj, Tiel cxiu samideano kaj despli bone
asocioj, aux profesiaj teamoj povos elsendi sen elsendo-kosto
mediao-entenajxojn al senlima nombro de auxkultantoj aux spektantoj.
La kvalito atingita dank ekz Vorbis kodado estas pli bona ol la nun
ofertitaj internetaj elsendoj, Tiuj teknikoj permesas elsendi de
simpla persona komputilo per normala interneta ligo kaj sen pliaj
kostoj, kaj parte sen influo de la kresko de la uzantoj !.

PROCEDURO:

Unue la jam ekzistantaj asocioj aux samideanaj interesitaj
komputilistoj deklaru tiun komunan celon, kaj deklaru ilian
asociigxon. Tiuj samideanoj konigu sin al ni sekretario@wanadoo.fr .
Post konsidero de la jam atingitaj faroj, de la strukturo de la
eventuala asocio, kaj interna regularo por disdono de la mon-subteno,
nia asocio kun garantio de la subskribo de sia prezidanto kaj antaux
pago de 500 euroj  kontraktos pri tiu laboro. La fina produkto devos
          a) resti en senpatenta kampo, kun senpaga alireblo de la
tutaj fontoj
          b) gxi estos senpage disdonebla, por ambaux platformo Linux
kaj Windows minimume
c)tiuj kvalitoj estos kontrolitaj far bonvolaj fakuloj

Post konstato de tiu rezulto Esperanto 22 transpagos le ceteron de la
sumo t.e. 1500 euroj al la kontraktita asocio. La plutenado de tiu
programo povos profiti pliajn monsubtenojn laux bezonoj sekvantaj
evoluon de la uzitaj programoj, funkcioj ktp .

Dankon por via atento kaj transdono al gxustaj samideanoj

Por la asocio Esperanto 22      http://esperanto.bretonio.free.fr
la prezidanto
Denis-Serge CLOPEAU











Por eksigxi:
ede-unsubscribe@yahoogroupes.fr






--------------------------------------------------------------------------------

Liens Yahoo! Groupes

Pour consulter votre groupe en ligne, accédez à :
http://fr.groups.yahoo.com/group/ede/

Pour vous désincrire de ce groupe, envoyez un mail à :
ede-desabonnement@yahoogroupes.fr

L'utilisation de Yahoo! Groupes est soumise à l'acceptation des conditions
d'utilisation.



Reply to: