[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

e-literoj ĉapelitaj x áàâã ktp



Kial en la kampo de adreso de firefox, en kampoj de google ktp mi ne
sukcesas tajpi la ĉapelitajn e-literojn, malgraŭ tio ke mi sukcesas
tajpi áàâã ktp, kaj malgraŭ tio, ke se mi tajpas ĝ en xterm, mi povas
kopii ĝin per muso al tiuj lokoj?

Mi supozis, ke kaj á kaj ĉ estis definitaj en
/usr/X11R6/lib/X11/locale/en_US.UTF-8/Compose tamen en
/usr/X11R6/lib/X11/xkb/symbols/pc/ estus alia dosiero, ke zorgus nur pri
á tamen ne pri ĉ. En kelkaj lokoj oni uzus Compose, en aliaj ne, en
aliaj, kiel kampo de adreso de firefox, oni uzus alian dosieron el
/usr/X11R6/lib/X11/xkb/symbols/pc/ Tamen hodiaŭ mi vidas ke tio estas
malvero. Do mi ne komprenas kial okazas tio. Ĉu vi scias?

Mi havas problemon kiam mi vokas glade-2, tamen tiu problemo ne ekzistas
kiam mi uzas glade (Glade (GTK+) 0.6.4). Nu, mi volas uzi glade-2 (Glade
(GTK+) 2.6.8) por krei programon (gtk+c++): kurso Vojaĝu kun Zam, el
lernu.net. Kion vi opinias pri tiu ideo? (fari la kurson por linuksa
programo). Nu, en la kampoj de glade-2 mi ne povas tajpi la e-literojn,
kaj tio ĝenas. 

Dankon, Luiz

PS.: Se mi memoras bone, jam de jaroj mi fari mian unuan demandon ĉi tie
pri kiel programi per C/C++ por GUI. Nun mi ekkomencas fari tion, ĝis
2007 mi finos ĝin, ĝis fino de 2007.



Reply to: