[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: pri linukso





Michel Basso skribis:
> Mi estas nova membro de la listo kaj nova uzanto de Debiano .
Mi uzis Vindozon kaj poste Mandrakon . Mi aligxis al loka Linuksa Asocio
(LUG-68 en Francio) .
Mi ne trovis esperantistan asocion pri Linukso , cxu eksistas ? Se ne , kial
ne krei LUG-Esperanto (Linux User Group Esperanto).
>

- Saluton, Mihxaelo,
mi pensas ke tio estas bona ideo. Sed nepre aperu la vorto Linukso en la
nomo, ekz-e "Linukso-Esperanto", tio estas multe pli evidenta por multaj
E-istaj Linuks-uzantoj.

(Mihxaelo)
> Celo: propagandi Debiano-Linukso cxe esperantistoj, ricevi donacoj aù
kotizoj por nia asocio, organizi renkontigxoj, TTT-pagxoj ,
disvolvi programado, kolekti programojn, ....k.t.p
>

- Ankau pri la celo mi konsilas modifon. Propagandi ne nur Debianon, sed
Linukson gxenerale. Bedaurinde la E-a komunumo - kaj des pli tiu parto kiu
uzas Linukson - estas ankorau por certa tempo tro malgranda por ke cxiu
linuksa sistemo (Debiano, Mandrivo, Suse ktp) havu ecx nur sian propran
dissendoliston (Debiano bonsxance havas). Sed tiu propono, fondi ASOCION kun
sidejo kaj eblaj enspezoj, estas io tute alia ol nur dissendolisto.

(Mihxaelo)
Almenaù ekzistas io oficiala per esperanto.

- Jes. Sed ni devus prefere antaue jam certigxi pri almenau kelkaj homoj
kiuj dedicxos parton de sia tempo al la afero.

--
Vilhelmo Lutermano aktivas en:
"Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com
kaj
Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso: Esperanto de la komputiloj,
Esperanto: Linukso de la lingvoj.
-vl



Reply to: