[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Esperanta literoj por "shell"



Saluton,

Luiz Portella <lfpor@lujz.org> writes:

> ps.: Mi abonas la dissendolisto, do vi ne bezonas cc-i al mi.

Via poŝtprogramo enmetis en vian mesaĝon tion:

  Mail-Followup-To: Luiz Portella <lfpor@lujz.org>,
	  debian-esperanto@lists.debian.org

Ĝi estas tio, kio sciigas la programojn de la legantoj kion ili devas
fari kiam la leganto elektas la funkcion "respondi al ĉiuj".  Normale,
kiam oni aliĝas dissendoliston, oni devas sciigi sian poŝtprogramon por
ke ĝi kreu `Mail-Followup-To' kiu nur enhavas la
dissendolistoretadreson, ne sian propran adreson.

Ekzemple, en Mutt, oni povas uzi la komandojn `list' kaj `subscribe' por
sciigi ĝin pri tio.  En Gnus, oni devas ŝanĝi la enhavon de la variablo
`message-subscribed-addresses'.

Ĝis,
Ludoviko.



Reply to: