[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: KDE: klavaro



En sia retpoŝto de Mardo, la  3-a de Majo 2005 je 17:14 (+0100), Edmund GRIMLEY EVANS skribis:
> joan <joan@riseup.net>:
> 
> > Kaj ankaŭ, se vi volas kun AltGr+"c,h,j,u,g" skribu ĉpelajn literojn,
> > mi rekomendas vin legi la dokumento de Lluis Batlle (alia
> > indymedia-barcelono tradukisto):
> > http://vicerveza.homeunix.net/~viric/doc/X-lingvoj-howto
> 
> Eble kun la nova X.org "ĉio estas multe pli facila", sed kun la
> malnova sistemo oni ne devis esti radiko por redifini la klavaron. Ĉar
> mi ne havas la radikan pasvorton de mia laboreja komputilo, ĉu tio
> signifas, ke la nova maniero difini la klavaron estas por mi tute ne
> uzebla?

Oni povas uzi "setxkbmap" por ŝanĝi klavaron kun "konata" mapon:
$ setxkbmap fr
$ setxkbmap us
$ setxkbmap fr+eo 
La lasta funkcias kompreneble nur se la dosiero "eo" estas sub
/usr/X11R6/lib/X11/xkb/symbols/, do tio verŝajne ne taŭgas en via kazo.

Tiam vi certe devos uzi "xkbcomp".
Unue kreu mapon de via nuna klavaro:
$ xkbcomp $DISPLAY -o klavaro.xkb
Malfermu la dosieron "klavaro.xkb", serĉu kaj modifu la taŭgajn liniojn:
    key <AD07> {
        type= "FOUR_LEVEL_SEMIALPHABETIC",
        symbols[Group1]= [ u, U, downarrow, uparrow ]
    };

iĝu
    key <AD07> {
        type= "FOUR_LEVEL_ALPHABETIC",
        symbols[Group1]= [ u, U, ubreve, Ubreve ]
    };
Kaj tiel plu...

Poste rulu la komandon:
$ xkbcomp klavaro.xkb $DISPLAY

Kaj vi havos la esperantajn literojn.
Mi konsentas ke tio ne estas tiom simpla. Tamen ŝanĝi la klavaron kun
xmodmap plu funkcias, nu krom la 'j'... Ĉu ĉiuj same konstatis?

Amike,
JC
-- 
Eĉ sur la suno troviĝas makuloj



Reply to: