[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

korekto



Karaj, 
mi petas vian pardonon, cxar mi sendis al vi ne la anoncitan tekston, sed 
erare iun alian. 
Do, la teksto, kiun mi volis sendi al vi kaj pri kiu mi petas vian helpon 
(cxar mi ne suficxe kompetentas por respondi la la autoro Jesuo de las 
Heras), estas jena: 
 
Temo: Supersignoj en Linukso. 
 
Kara Vilhelmo! 
 
Mi nun estas en la sxtupo, ke mi iras en Linukson kaj ne volas reveni 
en Vindozon por io ajn. Mi jxus pretigis la lastan numeron de *Kajeroj 
el la Sudo* per vindoza PageMaker, kaj mi nun pristudas Scribus por 
dauxrigi la feron per linuksa programo. Tamen, mi ne scias kiel fari 
la supersignon. Mi uzas la distribuon Debian, cxar mi fakte lernas 
kurson pri tiu versio. Sed mi volas komenci per la htmligo de tiu 
lasta numero, 65-a, per Linukso. Mi instalis tiucele la programon 
*Blue Fish*, kiu ne estas tiom kompleta kiel AceHTML, kiun mi uzis en 
Vindozo, sed mi esploros gxin iom post iom, kaj mi supozas, ke mi 
povos uzi gxin por miaj celoj. Sed mi ne scipovas ankoraux produkti la 
supersignojn. Vi komentis al mi ion pri tio, kaj eble vi povos helpi 
min, ecx se vi uzas Mandrako anstataux Debjano. Mi faris la 
supersignojn por la html-aj pagxoj per la programo de Yuri Finkel, 
Unired, sed gxi ne ekzistas en Linukso, laux mia eltrovo. Cxu ekzistas 
programon, kiun vi povas rekomendi al mi? 
 
Elkore kaj eldanke salutas,  
           Jesuo. 
--  
Vilhelmo Lutermano 
Le Monde diplomatique en Esperanto - DIPLOMATIA MONDO 
http://eo.mondediplo.com 
--- 
Esperanto - Linukso de la lingvoj; 
Linukso - Esperanto de la komputiloj. 
-vl.



Reply to: