[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Glibc, plu...



En sia retpoŝto de Ĵaŭdo, la 10-a de Februaro 2005 je 11:27 (+0100), Serge Leblanc skribis:
> On Wed, 2005-02-09 at 23:06 +0100, Jean-Charles Salzeber wrote:
> 
> > Saluton,
> > 
> > Mi ĵus kreis cimraporton, esperante ke tio pli sukcesos aŭ almenaŭ
> > klarigos.
> > Vidu http://sources.redhat.com/bugzilla/show_bug.cgi?id=711
> > 
> > Se mi forgesis ion dirindan, bonvolu aldoni komenton ĉe la cimraporto,
> > tio eĉ povus movigi iliajn postaĵojn...
> > Ha, dolĉa revulo kia mi estas! :)
> 
> 
> Ni povas esperi, sed kia estas la RedHat influo sur Glibc-estro ?

Mi ne scias, glibc estas parto de la GNU sistemo, do nur la FSF posedas
ĝin. Tamen RedHat estas serva perranto por ĝi, do sendube havas ian
influon.

La esperanta lokaĵaro estis antaŭe parto de RedHat, sed nun ne plu (ĉu
iu scias kial?). Verŝajne, mencii ĉi tiun fakton ne estus tre utila, se
ne malutila.

Amike,
JC
-- 
Ne venas mont' al monto, sed homo homon renkontas



Reply to: