[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

hcesar-klavaro



Oj al ĉiuj

Jen, hodiaŭ mi parolis kun la eks-esperantisto, kreinto de la lingvo
fasile, www.fasile.net, ni parolis pri pluraj aferoj, kaj ankaŭ pri ne
taŭgaj aferoj, kiuj multe uzatas malgraŭ pli taŭgaj rimedoj. Kiam ni
parolis pri klavaro, mi diris, ke mi ŝanĝos al dvorak.

Tamen Dvorak estas por la Angla, kaj do mi serĉas la "dvorak"-Portugala.
Laŭ mia esploro, estas iu klavaro, en tre malnovaj maŝinoj, por la
Portugala: hcesar-klavaro

Tamen nenie mi trovas la mapon, ĉu iu el vi konas ĝin? Ĉu ĝi ja estas la
Dvorak de la Portugala, aŭ ĉu ĝi simple estas Qwerty de la Portugala? Aŭ 
io ne tiel malbone kiel qwerty de la Portugala, tamen ne tiel bona kiel
dvorak-Portugala (se tio ekzistas), aŭ ne tiel bona kiel la Dvorak mem?

Dankon,
Luiz

Luiz Portella <lfpor@lujz.org>
--
 http://www.lujz.org/lfpor/



Reply to: