[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

traduko de debiana kernon



Iu demandis ĉi tie pri tradukado de la kerno. Mi ĵus esploris pri tio,
ĉar post la lasta sekureca truo rilate do_brk mi decidis ekuzi
debianajn kernojn antataŭ mem traduki la linusajn; sed montriĝis, ke
mia CF-legilo, kiu funkcias kun linusa 2.4.20, ne funkcias kun debiana
2.4.18, do mi havis la taskon mem traduki debianan kernon.

La fonto de debiana pako normale konsistas el tri dosieroj, ekzemple:

wget_1.8.2-8.diff.gz
wget_1.8.2-8.dsc
wget_1.8.2.orig.tar.gz

La ".orig.tar.gz" estas la origina fonto; ".diff.gz" havas la
debianajn diferencojn, inkluzive de sekurecaj flikoj; kaj ".dsc" havas
MD5-sumojn kaj subskribon.

Tamen, kernopakoj estas pli komplikaj ol normalaj pakoj. Unue, estas
amaso da diversaj variantoj, kaj due, la fonto estas alie organizita.

Ŝajne la "fonto" de kernopako havas nek la fonton nek la sekurecajn
flikojn, sed tiuj estas ambaŭ en alia pako (kernel-source) kun
sendependa versio.

Ĉe mi estis instalita per apt-get versio 2.4.18-12 de
kernel-image-2.4.18-1-686. Per "apt-cache show
kernel-image-2.4.18-1-686" oni vidas, ke la responda fonto estas
kernel-image-2.4.18-1-i386. Jenajn dosierojn mi trovis ĉe
ftp://debian-security/pool/updates/main/k/kernel-image-2.4.18-1-i386/

kernel-image-2.4.18-1-i386_2.4.18-12.dsc
kernel-image-2.4.18-1-i386_2.4.18-12.tar.gz

En /usr/doc/kernel-image-2.4.18-1-686/changelog.gz la lasta ŝanĝo
estas:

kernel-image-2.4.18-1-i386 (2.4.18-12) stable-security; urgency=high

  * Rebuilt against kernel-source 2.4.18-14.
    . Added TASK_SIZE check to do_brk in mm/mmap.c.

Do oni scias, ke necesas instali version 2.4.18-14 de kernel-source.

Poste oni povas traduki la pakon per la kutima maniero.

Jen resumo:

# apt-get install kernel-source-2.4.18

$ cd ...
$ wget ftp://debian-security/pool/updates/main/k/kernel-image-2.4.18-1-i386/kernel-image-2.4.18-1-i386_2.4.18-12.dsc
$ wget ftp://debian-security/pool/updates/main/k/kernel-image-2.4.18-1-i386/kernel-image-2.4.18-1-i386_2.4.18-12.tar.gz

$ cd ...
$ dpkg-source -x .../kernel-image-2.4.18-1-i386_2.4.18-12.dsc 
$ cd kernel-image-2.4.18-1-i386-2.4.18
$ fakeroot debian/rules flavours=686 binary 



Reply to: