Re: # Recrutement sur tukseo / Varbado chirkau tukseo
Roy McCoy skribis:
>> Mi tamen ja bone komprenas,
> >ke esperantlingvigita Linukso estus treege bonvena en la CO de UEA.
> >Bedaurinde mi ne sufiche spertas che Unikso/Linukso por povi multe helpi.
- Strange, vi cxiuj faras kvazaw ne ekzistus jam Esperanta Linukso.
La versio de Mandrake estas i.a. ankaw en Esperanto, kaj ankaw la plej gravaj
aplikajxoj, ekz-e KOffice, per kiu oni laboras, verkas ktp., estas ankaw en
Esperanto. Suficxas instalante elekti kiel installingvon Esperanton (tuj post
la hispana alklakebla), kaj cxio aperos en Esperanto.
Tamen, kelkaj aplikajxoj ankoraw ne estas Esperantigitaj, ekz-e la bonega
OpenOffice, sed oni ja povas ankaw per gxi bone verki en E-o.
Mi povas diri tion, cxar mi
- dum pluraj jaroj uzas linukson sub la sistemo Mandrake;
- de proksimume unu jaro estas unu el la du respondeculoj por Esperantigo de
Linux-Mandrake.
Cetere, por Esperantigi la version Debian, oni povas suficxe facile ekspluati
la jam Esperantigitajn dosierojn de la sistemo Mandrake.
Gxis poste,
Vilhelmo Lutermano.
---
Esperanto estas la Linukso de la lingvoj,
Linukso la Esperanto de la komputiloj.
-vl.
Reply to: