[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Debian Linukso kaj Esperanto / debian packages yet ?



[ I don't speak esperanto yet, so I've ask Henri Masson to traduce it from french, You could answer in esperanto, but traduction in french or english is welcome for me !]


Saluton,

Unue dankon por chiuj individuaj respondoj, kiujn vi faris al mi.

Do, lau etapoj mi komencos krei specialigitan distribuadon Linux pri Esperanto. Tiu distribuado estos lau tipo knoppix, mem bazita sur debian (debian estas tute libera kaj ne komerca male al mandrake, redhat, caldera, ktp...)

La unua etapo estas konstrui pakajhojn debian. Lau viaj reagoj, jen la kreotaj pakajhoj:

openoffice, pri Esperanto

http://l10n.openoffice.org/localization_responsibilities.html

Tim, kie oni povas enshuti la dokumentujojn por fari el ili pakajhon debian ?

La programo de lernado de kurso de esperanto:

http://www.esperanto-es.net/notico/notico.php?dato=20030620
http://www.kurso.com.br/kurso3.tar.gz


KDE:
http://i18n.kde.org/stats/gui/HEAD/eo/index.php
http://i18n.kde.org/translation-howto/
http://i18n.kde.org/teams/index.php?action=info&team=eo

Mozilla:
http://www.esperanto.org.uy/mozilo/

aspell:
http://ftp.gnu.org/gnu/aspell/dict/eo/

Chu iu povus traduki por mi tiun retmesaghon en Esperanton ? [tio efektivighas nun ;-) hm] Mi volus unue kontroli sur la interreta listo debian-esperanto@lists.debian.org chu la laboro ne estis jam farita...

Post kiam la pakajhoj estos faritaj, estos facile ghisdatigi iun linux/debian esperanto (apt-get install/upgrade)

La distribuado Linux/Esperanto, kiun mi volas fari havos la sekvantajn celojn :
- enigi maksimumon da programoj Linux/Esperanto
- disponi je antaupreparita karakterizaro por povi traduki la programojn Linux sen esti spertulo pri Linux.

La celoj je pli longa tempolimo estus tiuj chi :

Disponi je Linux/Esperanto uzebla kiel komuna bazo de lernado de Linux/Esperanto por la homoj kiuj konas nek Linux, nek Esperanton.

Kaj tio ebligos vershajne al mi realigi personan celon : lerni Esperanton ! Mi tro laboras por Linux, kaj mi ne sukcesas liberigi sufiche da tempo por lerni Esperanton... sed se mi kunmetas ambau ... ;-)

Jen demando : Kiel baptonomi distribuadon Linux-Esperanto ? Mi ne havas multe da imago.

Amike saluton



Reply to: