Re: Esperanta lokajxaro
Eduardo Trápani skribis:
> Mi klopodas esperantigi PHP-an programon kaj ne sukcesas pro iu problemo
> kun la lokajxaro.
>
> Mi legis la pagxon de Bertilo (http://www.bertilow.com/komputo/linukso.php)
> sed dauxre gxi ne funkcias. Se mi elektas iu ajn alian ekzistantan
> lokajxaron tute ne estas problemo ...
>
> Post dpkg-reconfigure locale aux post mana locale-def instalado la rezulto
> estas sama: mi ne vidas la eo_EO post locale -a.
Mi uzas la maljunan woody'n, kaj che mi funkciis post agi lau la
klarigoj de Bertilo. Mi do iris al /usr/share/i18n/locales kaj tie
tajpis:
localedef -i eo_EO eo_EO.utf-8 -f UTF-8
atendis iom da tempo, kaj locale -a vidigas i.a.:
eo_EO.utf8
Same funkcias env LANG=eo_EO.utf-8 date.
Chu vi faris ion alie?
--
Malte Milatz, konvinkita esperantisto kaj linuks-uzanto.
Reply to: