[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Esperanta lokajxaro




Mi klopodas esperantigi PHP-an programon kaj ne sukcesas pro iu problemo kun la lokajxaro.

Mi legis la pagxon de Bertilo (http://www.bertilow.com/komputo/linukso.php) sed dauxre gxi ne funkcias.  Se mi elektas iu ajn alian ekzistantan lokajxaron tute ne estas problemo ...

Post dpkg-reconfigure locale aux post mana locale-def instalado la rezulto estas sama: mi ne vidas la eo_EO post locale -a.

Tamen, per la komando 'date' aux io kiel 'find / -printf "%AA\n"' mi vidas la tagojn kaj monatojn esperante.

Mia demando: cxu iu scias kio mankas por ke glibc vere konsciu pri la ekzisto de eo_EO tiel ke gxi aperos en 'locale -a' kaj gxi funkcios en PHP kun gettext()?

Eduardo.

Kromnoto:Mi uzas la version 2.3.1-16 de locales.



Reply to: