[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: C por X



luiz portella <lfpor@lujz.org>:

>  Mi komencas studi pri C. Mi legis, ke se oni kreas programon laux
>  reguloj de ANSI, gxi bone "laboras" por iu ajn mastrumila sistemo en iu
>  ajn komputilo. Tamen tiuj reguloj ne ekzistus (aux estus kompletaj) por
>  programoj kun GUI, por X. Cxu?

Jes, la normo pri C difinas tre malmultajn bibliotekajn funkciojn kaj
nenion pri grafikumado.

>  Programo por tiuj intel-oj kaj vindozaj kaj uniksaj kun GUI, por ke la
>  programisto ne suferu, devas estas farita per Xlib, aux GTK, alia ilo?
>  Cxu por tiu preferinda duo estas especiala retpagxo?

Mi pensas, ke oni ne uzu Xlib rekte; oni uzu grafikilaron. La ĉefaj
grafikilaroj por Linukso estas GTK (favorata de GNOME) kaj Qt
(favorata de KDE). Ekzistas ankaŭ aliaj. La sola grafikilaro, pri kiu
mi mem iomete spertas, ĉar mi uzis ĝin antaŭ jaroj por iu projekto,
estas XView, tre nekonata.

Se vi elektos inter GTK kaj Qt, atentu ne nur la teknikajn
diferencojn, sed ankaŭ la malsamajn rajtigilojn. Se mi ĝuste memoras,
Qt estas GPL-a aŭ komerca, do vi devas pagi, se via programo ne estas
GPL-a , sed GTK estas LGPL-a. Atentu ankaŭ la porteblecon al aliaj
mastrumaj sistemoj. Mi ne sufiĉe scias por mem rekomendi. Por simpleco
kaj granda portebleco la plej bona elekto eble estas nek GTK nek Qt.

Edmundo



Reply to: