[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: pdflatex



Edmund GRIMLEY EVANS <edmundo@rano.org>:

> Oni diris al mi, ke PDF-dosiero ĉiam enhavas la tiparojn (aŭ almenaŭ
> la tipojn), kiujn ĝi uzas, escepte difinitan malgrandan aron de
> implicitaj tiparoj, kiujn ĉiu PDF-legilo devas mem provizi.

> http://partners.adobe.com/asn/developer/acrosdk/docs/pdfspec.pdf

Krom la salajro, alia avantaĝo de laboro estas la rapida retkonekto.

Mi ĵus rigardis enkondukan ĉapitron de tiu dokumento, kaj ŝajne PDF ne
devas enhavi la uzatajn tipojn; ĝi povas enhavi nur la mezurojn, por
ke alia tiparo estu alĝustigita kaj substituita ĉe la ricevanto.

La komando pdffonts (la fonto nomiĝas xpdf) informas pri la tiparoj
uzataj kaj inkluzivataj en PDF-dosiero.

Edmundo



Reply to: