[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: pdflatex



luiz portella <lfpor@lujz.org>:

>   - Cxu kiu legos dosieron (farita per iu fonto), por bone legi gxin
>     devas havi, en komputilo kie legas, tiun fonton instalitan?

s/fonto/tiparo/g;

Oni diris al mi, ke PDF-dosiero ĉiam enhavas la tiparojn (aŭ almenaŭ
la tipojn), kiujn ĝi uzas, escepte difinitan malgrandan aron de
implicitaj tiparoj, kiujn ĉiu PDF-legilo devas mem provizi.

Tamen, la artikolo en Vikipedio en unu loko ŝajne kontraŭdiras tion,
do mi ne estas certa, kion mi kredu. Aŭtoritata respondo eble troviĝas
en jena dokumento, kiun mi ne tuj elŝutas, ĉar ĝi ampleksas 5 GB:
http://partners.adobe.com/asn/developer/acrosdk/docs/pdfspec.pdf

>   - Kiel krei dosieron sekuran? Mi kreas dosierojn, sed cxiuj ili estas
>     preseblaj, redakteblaj, kopieblaj, legeblaj (sen pasvorto) ktp

Facile trovebla en la reto estas Perl-programeto por malŝlosi ŝlositan
PDF-dosieron. Ne eblas tiel simple fari inverse, sed eble tio
konvinkas vin, ke ne indas krei dosieron "sekuran" ...

>   - Kiel meti bildon en fono de la pagxoj?

Mi ne scias. Fari ion ajn per bildoj estas malfacile por mi. Hieraŭ
kaj hodiaŭ mi pasigis horojn en diversaj provoj bitigi bildon kaj
inkluzivi ĝin en dokumenton kompostitan per LaTeX:

* La programo "kooka", kiu antaŭe funkciis por mi, ĉesis funkcii. Ĝi
havis la efikon iel kolapsigi aŭ la bitigilon aŭ la USB-sistemon, ĉar
por refunkciigi aferojn necesis malŝalti la bitigilon, forigi la
modulon usb-uhci, ktp. Finfine mi instalis libsane per la fontoj kaj
tradukis pli novan version de kooka per la Debian-fontoj.

* Ŝajne neniu bildprogramo kapablas efike trakti grandajn bildojn.
Kooka kolapsas ĉe grandaj skanoj, kaj convert, mogrify, ktp bezonas
minutojn por fari simplan taskon kiel ekzemple turni bildon tra 180
gradoj.

* Mi ne trovas klarigon pri konvertado de PNG al EPS. Mi supozas, ke
PNG nur nombras bilderojn, dum EPS enhavas verajn mezurojn
(milimetrojn, ktp), sed kiel oni informu pri la granda dum konvertado?

* LaTeX kolapsas kun valoreksceso, kiam mi volas inkluzivi iujn
EPS-dosierojn, kiujn mi kreis. Verŝajne la EPS-dosiero enhavas tre
strangajn mezurojn, sed kiel mi informiĝu pri tio?

* La sintakso de la argumentoj de \psfig estas tre strikta, kaj la
ekzemplo en la .sty-dosiero mise sugestas, ke oni rajtas uzi spacetojn
inter la argumentoj, inter aliaj malhelpoj.

Edmundo



Reply to: