Re: Nova membro
"Antonio M. Sánchez Pérez" <asanchez@canariastelecom.com>:
> Jen nova membro, preskaŭ nova uzanto de Debiano kaj ne tiom nova
> esperantisto.
> Mi nur deziras scii kiun politikon oni uzas ĉi tie rilate supersignojn
> (ĉu mi povas skribi per supersignoj, ĉu oni uzas la ikso sistemon...?
> ).
Mi pensas, ke oni faru laŭplaĉe: hodiaŭ apenaŭ iu plendas pri la uzado
de Esperantaj literoj en retpoŝto, sed multaj homoj tajpas per iksoj.
Aliteme, se mi trovos tempon, mi volas baldaŭ esplori pri uzado de
trutajpaj tiparoj kun pdflatex. Ĉu iu jam spertas pri tio?
Edmundo
Reply to:
- References:
- Nova membro
- From: "Antonio M. Sánchez Pérez" <asanchez@canariastelecom.com>