[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

klavaro



 Saluton,

 Mi kutime tajpas portugale aux esperante per portugala xmodmap,
cxar mi kutime tajpas ikse. Mi ankaux tajpas gxuste esperantajn
literojn kelkfoje, mi havas .xmodmap por ABNT2-br kiu estas mia
klavaro, simile al portugala xmodmap sed kun sxangxo en sxagxo
en ses klavoj por ke mi tajpu rekte. q = sx; w = ux; x = cx ktp.

 Per skripto mi rapide iras de unu al alia xmodmap, per alias
en xterm mi vokas gxin, per 'makro' aux io similas povas voki gxin
de mutt, vim ktp. 

 Tamen estas unu problemo. Cxar mi devas tajpi ikse kaj gxuste
en esperanto, tio ne multe helpas, ke iam mi tajpu 'sx' per
's+x' kaj iam per 'q'. Do krom .xmodmap-br (por portugala kaj
gxis nun ankaux por esperana ikse) kaj .xmodmap-eo (por esperanta
kun cxapelitaj literoj) cxu eblas krei .xmodmap-eox kiu estos
por 'iksa-esperanto'?

 Kion mi petas por .xmodmap-eox? Ke cxiuj ses modifitaj klavoj
de .xmodmap-eo per unu premo en cxi tiu xmodmap kreu du literojn.
 q = sx (s kaj ikso), kaj ne 'q' aux 's cxapelita'.

 Cxu tio eblas?? Se eblas, bv montru al mi je jena linio:
keycode 0x18 =  scircumflex     Scircumflex

 Mi kordankas pro tio kio helpos min pli rapide tajpi ikse kaj
gxuste...







Reply to: