[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: sekureco



# luiz f portella <ioajn@lujz.org>:

>   Antaux kelkaj horoj mi estis konektata al reto per ppp
> kaj sen fari ion ajn, mi auxdis, ke bruo de mia masxino
> kreskis, kiel dum jxeto de komando kiu postulas multe da
> kalkulado (cpu) gxi iam kreskas.

Ĉu vi vere havas komputilon kun varirapida ventumilo, aŭ ĉu vi aludas
la bruon de la disko?

>   Mi jxetis $top, kaj vidis procezon 'find' de uzanto
> 'nobody' (!), se mi bone memoras, mi tuj moritigis kiel
> superuzanto. Tuj aperis precezo 'find' de superuzanto
> (root) kiu estis mortigata de mi kiel superuzanto. Tiam
> dum momenteto mi vidis de superuzanto procezon 'ls'.
> 
>  Cxu tio estas grava? Cxu estas ofte, ke superuzanto
> jxetu tiajn komandojn? Mi tuj redaktis du dosierojn
> kiu estis nur kun komentariitaj linioj. Iam mi vidis
> tio kaj prokrasti tiun taskon... 

Mi pensas, ke kelkaj Debian-pakoj lanĉas ĉiutagajn aŭ ĉiusemajnajn
taskojn, kiuj esploras ĉiujn dosierojn per find, ekzemple por fari
indekson por slocate aŭ eble por ia sekureckontrolo.

La komando "ps axf" eble helpas por vidi, de kie venas iu tasko
"find".

Edmundo



Reply to: