[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

sekureco



  Antaux kelkaj horoj mi estis konektata al reto per ppp
kaj sen fari ion ajn, mi auxdis, ke bruo de mia masxino
kreskis, kiel dum jxeto de komando kiu postulas multe da
kalkulado (cpu) gxi iam kreskas.
  Mi jxetis $top, kaj vidis procezon 'find' de uzanto
'nobody' (!), se mi bone memoras, mi tuj moritigis kiel
superuzanto. Tuj aperis precezo 'find' de superuzanto
(root) kiu estis mortigata de mi kiel superuzanto. Tiam
dum momenteto mi vidis de superuzanto procezon 'ls'.

 Cxu tio estas grava? Cxu estas ofte, ke superuzanto
jxetu tiajn komandojn? Mi tuj redaktis du dosierojn
kiu estis nur kun komentariitaj linioj. Iam mi vidis
tio kaj prokrasti tiun taskon... 
 En /etc/hosts.allow mi metis linion 'ALL: 127.0.0.1'
 En /etc/hosts.deny mi metis linion 'ALL: ALL'

 Cxu tio jam helpas? Cxu oni povas nuligi efekton
de tiuj dosieroj?, tio estas, mi vidas ke ili estas tiaj
sed ili tauxgas por nenio cxar iel oni trompas min.

 Cxu estas io farinda? Cxu oni invadis mian masxinon?
 Helpon mi petas.

Luiz



Reply to: