[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: lame, rpm de conectiva



K <ioajn@lujz.org>:

> Cxu vere la plej bona programo por igi dosieron *.cdda.wav, ke oni
> ekhavas de kd per programo cdparanoia, al *.mp3 estas lame?

Jes. Tamen, se vi bezonas la dosierojn nur por aŭdigo per via
komputilo, eblas uzi *.ogg anstataŭ *.mp3, kio donas pli bonan
kvaliton. Ekzistas unu komando por konverti KD al *.ogg: abcde.

> Mi jam havis lame ke estas en linuksa distribuo Conectiva, de
> brazilo, kaj bonege funciis. Lame ne estas en Debian kaj mi trovis
> en reto fonton de gxi. Cxu iu scias kie gxi estas? Kiel debianoj
> faras tion? Per kiu programo?

Lame ne estas en Debian pro patentminacoj, sed estas facile instali
ĝin per la fonto, kaj oni povas peti al la programo abcde, ke ĝi uzu
ĝin.

http://lame.sourceforge.net

Edmundo



Reply to: