[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: MI ne sukcesas uzi la programon wvdial



> > > Unue mi uzis ppp-config cele al la kreado de (supozeble) bezonataj
> > > dosieroj sub la dosierujo /etc/ppp, poste mi kreis la dosieron
> > > wvdial.conf, ktp. Kiam mi entajpas la ordonon: "wvdial mia-provizianto",
> > > gxi sukcese  ensxaltas la modemon, uzas la telefonon, sed la afero
> > > finigxas per la mesagxoj:
> > >
> > > access permited
> > > % authorization failed

> Mi ankoraux ne sukcesis uzi la modemon. nek kiel estro (root) nek kiel simpla 
> uzanto.

Necesas trovi, kie ghuste estas la problemo. Antawe vi diris, ke la modemo
shaltighas, chu ne? Se ne, provu 

	dir /dev/ttyS*

por vidi la permesojn de la elirejo. Mi mem foje ne povis uzi wvdial kiel
normala uzanto, ghis mi permesigis al la grupo skribi en /dev/ttyS0, elirejo
kie estas mia modemo konektita).

Sed shajne la problemo che vi ne estas tia permeso, sed posta, dum la
protokolumado.

> Mi aligis la uzanton al la grupo "dialout", sed nenio sxangxigxis.

Ankaw tio evidentigas, ke la problemo ne estas rajto "telefoni" sed alia.

> Mi ankaux provis, laux sugesto, sxangxi en /etc/ppp/options la linion kiu 
> tekstas "auth" al "noauth", same sensukcese.

Law mia scio (se mi ne eraras, ja mi ne sufiche fakas pri chi enajhoj) tiun
dosieron "options", samkiel aliajn, shanghas lawbezone pon kaj wvdial law la
konekto kiun oni elektas. Do mi timas, ke se vi mem shangas tiun dosieron,
kaj poste konektighas per pon aw wvdial, la efiko estas nula: ili kopias
aparte la jaman dosieron, kreas novan lawbezone, kaj post fino remetas la
originalan. Redire, mi ne plene certas, sed mi kredas ke la afero estas tia.

Male, vi devus ghuste konfiguri la konektodetalojn en la dosiero
/etc/wvdial.conf por konektighi per wvdial; aw per la programo pppconfig
por konektighi per pon.

> Nu, kion fari, krom estis pacienca? ;-)

Tia estas Debiano. Sed onidire :-) kiam chio estas en ordo, chio funkcias
bonege. Ankaw che mi multaj aferoj restas ankoraw nesolvitaj...

Amike



Reply to: